Vorto: baroko
-
Arta stilo ital-devena, prospera en la 17a kaj 18a jarcentoj en Eŭropo, centra kaj suda Ameriko, favoranta vastajn verkojn, imponajn ornamaĵojn, simbolojn kaj metaforojn, elipsajn formojn.
la benediktana dutura preĝejo, konstruita en itala baroko
-
Ĉia arta stilo kiu favoras abundon, ne-ekvilibron, imponon.
En aliaj lingvoj
- La angla: baroque
- La belorusa: барока
- La ĉeĥa: barok, baroko
- La franca: baroque (subst.)
- La germana: Barock
- La hispana: barroco
- La hungara: barokk
- La itala: barocco (sost.)
- La nederlanda: barok (z.nw.)
- La pola: barok
- La rusa: барокко
- La slovaka: barok, baroko