Vorto: baro

  1. Io, kio baras aŭ malhelpas.

    • pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj

    • gardu vin du baroj, lipoj kaj dentaroj

    • Esperanto forigas la lingvajn barojn

    • la Fundamento ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo

    • pro multaj materiaj malhelpoj kaj baroj la laboro haltis

  2. (de subaro A de orda aro (E,≤)) Tia elemento b en E, ke por ĉiu x en A veras x ≤ b.

    • suba baro

    • supera baro

    • la aro de reeloj akceptas nek superan, nek suban baron

    • baro de bildigo

En aliaj lingvoj

    • La angla: obstruction, barrier
    • La belorusa: перашкода
    • La bretona: skoilh, harz (skoilh)
    • La ĉeĥa: hranice, ohraničení
    • La franca: obstacle, barrière (fig.)
    • La germana: Sperre, Hindernis
    • La hispana: obstáculo, barrera (fig.)
    • La hungara: akadály, korlát
    • La pola: przeszkoda, ograniczenie, przegroda
    • La rusa: преграда
    • La slovaka: hranica, ohraničenie
    • La angla: bound
    • La franca: majorant, minorant
    • La germana: Schranke
    • La hispana: mayorante, minorante
    • La hungara: korlát, határ
    • La pola: element ograniczający, granica
    • La rusa: грань