Vorto: barelo

  1. Ronda ventroforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj kun du plataj fundoj, uzata por enteni akvon, vinon aŭ alian fluaĵon.

    • la kelestro iris al alia barelo, el kiu la marŝalo trinkis

    • barelo malplena sonas plej laŭte

  2. Mezurunuo responda al la enhavo de barelo kun diversaj historiaj valoroj, interalie por nafto kaj tiam valoranta 159 litrojn.

    • en 1992 Occidental ricevis permeson ekspluati terenon kiu enhavis 2 bilionojn da bareloj de nafto

En aliaj lingvoj

    • La angla: barrel
    • La belorusa: бочка
    • La bretona: barrikenn, tonell
    • La bulgara: бъчва
    • La ĉeĥa: barel, bečka
    • La franca: barrique, fut (tonneau), tonneau
    • La germana: Fass
    • La hispana: barril
    • La hungara: hordó
    • La itala: barile, fusto (botte), botte
    • La pola: beczka, baryłka
    • La portugala: barril, pipa, barrica, casco (vasilha)
    • La rusa: бочка
    • La slovaka: sud
    • La franca: baril
    • La itala: barile
    • La pola: baryłka