Vorto: bardo

  1. Ĉe la antikvaj keltoj poeto, komisiita prikanti la heroaĵojn.

    • la bardo, duone muzikisto kaj duone militisto, kiu partoprenis en la militiro kaj estis vidanta atestanto de la faroj, kiujn li prezentis, kantis al ili kanton, kiu gloris iliajn grandajn militajn agojn

    • lia tuta verkaro respegulas kaj eĥas la etoson, spiriton kaj tradicion de la antikvaj bardoj de la verda insulo, sed samtempe ĝi simple kaj maltroige priskribis la severan kaj senkompatan vivon kaj la irlandajn kamparanojn

  2. Praa nacia poeto.

    • benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l' homaro la sopiron al hela lumo de frateco

    • kun kanto novaj bardoj paŝos jam sur nia tero kaj vin aŭdos kaj vin laŭdos, sonoriloj de vespero

    • li povus bati la kapon de la bardo per gitaro pro kolero

    • Claude Piron estis persono, havanta multegajn meritojn antaŭ nia movado – sciencisto, publicisto, propagandisto, stilisto, eĉ bardo-kantisto

En aliaj lingvoj

    • La angla: bard
    • La belorusa: бард
    • La bretona: barzh (da vare ar gelted kozh)
    • La ĉeĥa: bard
    • La franca: barde
    • La germana: Barde
    • La hispana: bardo
    • La hungara: bárd (költő)
    • La kataluna: bard
    • La pola: bard
    • La rusa: бард
    • La slovaka: bard
    • La sveda: bard
    • La pola: bard, piewca