Vorto: barbaro
-
Fremdulo, ofte rigardata kiel necivilizita homo.
se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro
la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon, ĉar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco
barbaroj invadis Eŭropon dum la 5a jarcento
kiam en la centra Eŭropo la barbaroj vestitaj per maldelikataj feloj sin kaŝis en kavernoj, Egipto jam posedis altan socian organizon
senĉese ankaŭ kreskis de la alfluo de Sardanoj (Sardinianoj) kaj Ŝakaluŝoj (Sicilianoj), kiuj en tiu epoko estis ankoraŭ pli grandaj barbaroj kaj rabistoj, ol la enlandaj Libianoj
la banditoj kaj barbaroj ĉiam estis pretaj al la atako
la ĉina civilizo estis konstante minacata de ĉirkaŭaj barbaroj, simile kiel estis la roma imperio fare de ĝermanoj, kaj mezepokaj okcident-eŭropaj reĝlandoj fare de la normanoj
-
(figure) Kruelulo, senkompatulo.
leginte la regulojn por buĉado de bovino (19, 1-10), mi ne povis ne noti marĝene: «Kiaj barbaroj!»
En aliaj lingvoj
- La angla: barbarian
- La belorusa: барбар
- La ĉeĥa: barbar, primitiv
- La franca: barbare (subst.)
- La germana: Wilder, Barbar
- La hispana: bárbaro
- La hungara: barbár
- La kataluna: bàrbar (subst.)
- La nederlanda: barbaar
- La pola: barbarzyńca
- La rusa: варвар
- La slovaka: barbar, nevzdelanec, surovec
- La sveda: barbar
- La germana: Rohling, Wüstling, grausamer Mensch
- La pola: barbarzyńca