Vorto: bani
-
(transitiva) Restigi iun aŭ ion en akvo, fluaĵo, precipe por lavi aŭ kuraci.
bani infanon, ĉevalon
li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo
Anglujo estas ĉiuflanke banata de la maro
-
(transitiva) Disflui super, malsekigi.
larmoj banis liajn vangojn
ŝi estis banata per larmoj
herbejoj banataj de roso
-
(transitiva) Restigi ion en likvaĵo por ricevi ian efikon.
bani fotografan paperon en rivelilo
-
saturi, trempi, ĉirkaŭondi.
En aliaj lingvoj
- La angla: bathe
- La belorusa: купаць
- La bretona: soubañ
- La ĉeĥa: koupat
- La franca: baigner
- La germana: baden
- La hispana: bañar
- La hungara: fürdet, füröszt
- La kataluna: banyar
- La nederlanda: baden
- La pola: kąpać, pławić
- La portugala: banhar
- La rusa: купать, окунать
- La slovaka: kúpať
- Volapuko: banön
- La angla: wash over, rinse
- La hungara: áztat, füröszt
- La pola: kąpać, oblewać
- La angla: bathe, submerge, wash
- La bretona: soubañ
- La hungara: áztat, füröszt
- La pola: kąpać