Vorto: baloto
-
Ago de balotanto (konsiderata laŭ ĝiaj celo kaj rezulto).
via baloto estas senvalora, ĉar vi difektis la balotilon
mian baloton vi certe ne havos!
balote elekti iun
-
Tiu momento en la vivo de lando, asocio, komunumo k.s., kiam ĝiaj membroj balotas pri grava demando.
parlamenta, estrara baloto
A. Kwaśniewski venkis dum la lasta prezidenta baloto
okazis en Slovenio la triaj balotoj, ekde kiam la ŝtato fariĝis memstara.
En aliaj lingvoj
- La angla: vote
- La ĉeĥa: balotáž, hlasování, volba
- La franca: vote (voix), voix
- La germana: Stimmabgabe, Stimme
- La hungara: szavazat
- La pola: głosowanie, wybór
- La rusa: голос (на выборах)
- La slovaka: hlasovanie, voľba
- La angla: election
- La franca: élection(s) (moment), scrutin
- La germana: Wahl, Abstimmung
- La hispana: las elecciones (el evento)
- La hungara: választás
- La pola: wybory
- La rusa: выборы, голосование