Vorto: balono

  1. Flugaĵo el membrano plenigita per malpeza gaso.

    • a. Aerostato.

      • la balono ĉiam pli kaj pli ŝvelas, kaj kiam ĝi plu ne povis fariĝi pli granda, ĝi komencis leviĝadi

      • mi jam ellasis tiom da gaso el mia balono ke mi ne povis releviĝi

      • por longaj vojaĝoj oni preferis aerŝipojn kaj direkteblajn balonojn

      • li starigis mondrekordon, saltante el balono en alteco de 39 km kaj bonorde alteriĝante en usona dezerto

    • b. Ludilo, el kaŭĉuko, diverskolora, kolbas- aŭ glob-forma, kiun oni plenblovas per aero aŭ per gaso kaj tenas per longa maldika ŝnureto.

      • grupo de volontuloj sukcesis krei per 20 000 balonoj gigantan polpon kaj flugigi ĝin

      • nubetoj videblis sur la firmamento similaj al infanaj balonoj

    • c. Provbalono.

      • ni faris sciigon pri nia afero nur kiel «provan balonon»

      • la «sveda” modelo estis balono por testi la reagojn de la aliaj

  2. Vitra sferoforma vazo uzata en ĥemio.

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: balon, baňka
    • La germana: Ballon
    • La slovaka: banka (nádoba)
        • a. La angla: balloon
        •     La franca: ballon (aérostat), aérostat
        •     La hispana: globo
        •     La hungara: léggömb (jámű)
        •     La itala: pallone (aerostato), aerostato
        •     La nederlanda: ballon, luchtballon
        •     La pola: balon
        •     La rusa: воздушный шар, аэростат, баллон
        • b. La angla: balloon
        •     La bulgara: балон
        •     La franca: ballon (jouet qui flotte en l'air)
        •     La greka: αερόστατο
        •     La hispana: balón
        •     La hungara: léggömb (játék)
        •     La indonezia: balon
        •     La itala: palloncino
        •     La nederlanda: ballon
        •     La pola: balonik
        •     La rusa: воздушный шарик
        • c. La germana: Testballon
    • La angla: flask
    • La franca: ballon (vase sphérique)
    • La germana: Glaskolben
    • La hungara: lombik
    • La itala: matraccio
    • La nederlanda: retort, kolf (retort)
    • La rusa: реторта