Vorto: baleno

  1. Iu el la ordo cetacoj, en pli malvasta senco tiuj, kiuj havas bartojn anstataŭ dentoj en la supra makzelo, du blovtruojn kaj al kiuj mankas la dorsa naĝilo (Mysticeti).

  2. Genro el la familio balenedoj (Balaena), ĝis inter 15 m kaj 20 m, kun kapo pli granda ol triono de la korpo, tre longaj bartoj kaj dika grasotavolo, vivantaj en tre malvarmaj maroj kaj kies specioj preskaŭ elmortis.

En aliaj lingvoj

    • La angla: whale
    • La belorusa: кіт
    • La bretona: balum
    • La bulgara: кит
    • La ĉeĥa: velryba
    • La franca: baleine (cétacé)
    • La germana: Wal
    • La hispana: ballena
    • La hungara: bálna, cethal
    • La indonezia: paus
    • La kataluna: balena
    • La nederlanda: walvis
    • La pola: wieloryb
    • La portugala: baleia
    • La rusa: кит
    • La slovaka: veľryba
    • La sveda: val
    • La germana: Glattwal, Grönlandwal
    • La hungara: simabálna