Vorto: baledo
-
Teatra akto kun danco kaj muziko kaj mimiko, sen paroloj.
lia sankteco iom rigardos en la granda Salono baleton, kaj poste li banos sin
la baleto «La konsekro de la printempo» de Igor Stravinskij, surscenigita en Parizo en 1913
la opero inkludas spektaklan kaj sensacian «baleton» en kiuj viraj dancistoj balanciĝas sur ŝnuroj super la scenejo
la baledo «Du jarsezonoj» subtenas tiun ideon kaj proponas vizion pri ĝi
oni vidis ŝin en Ĥarkovo kun baledestro
-
Grupo de artistoj, specialiĝinta al prezentado de baletoj.
la Nacia Baleto de Marsejlo bonvenigas la baratan dancistinon
En aliaj lingvoj
- La angla: ballet
- La belorusa: балет
- La ĉeĥa: balet (tanec i skladba)
- La franca: ballet
- La germana: Ballet
- La hispana: ballet
- La hungara: balett
- La nederlanda: ballet
- La persa: باله
- La pola: balet
- La rusa: балет
- La slovaka: balet
- La sveda: balett