Vorto: baki
-
(transitiva) Malmoligi per varmo en cindro aŭ forno.
a. Kuiri varmigante en cindro aŭ forno.
baki panon, kukon, viandon
ili bakis macajn platpanojn
mi bakis sur ĝiaj karboj panon
ŝi prenis paston, knedis ĝin, preparis antaŭ liaj okuloj kaj bakis la kuketojn
oni ekbruligadis la fajron kaj kiam la varmega cindro kuŝis alte kaj ardante oni bakadis en ĝi la panon
b. Malmoligi objekton el argilo aŭ simila tero per forta varmigo.
baki brikojn, potojn
-
(transitiva) (figure) Verki ion, prepari kaj elfari ion.
projektoj en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj
En aliaj lingvoj
- La angla: bake
- La belorusa: пячы (хлеб), абпальваць
- La bulgara: пека
- La ĉeĥa: péci (chléb), pálit (cihly), péci (chléb, maso)
- La germana: backen
- La hebrea: לאפות \אפה\
- La hispana: hornear, hornar, cocer
- La hungara: éget (pl. téglát)
- La nederlanda: bakken (in oven)
- La pola: wypiekać, wypalać
- La rumana: frige
- La rusa: печь (хлеб), обжигать (кирпичи, гончарную посуду)
- La slovaka: piecť
- Volapuko: bakön
- a. La bretona: pobañ
- La franca: cuire (au four)
- La hungara: süt
- La kataluna: cuinar, coure
- La pola: piec, wypiekać
- La portugala: assar
- b. La kataluna: coure
- La franca: concocter (fig.)
- La kataluna: preparar, disposar, apromptar
- La pola: piec