Vorto: azero
-
Ano de tjurka etno, kies plej granda parto loĝas en Irano kaj kiu formas ĉefgenton de la Respubliko Azerujo.
kvarono da loĝantaro de Irano estas azeroj
azeroj preskaŭ senescepte estas islamanoj
mi ankaŭ estas irana turko aŭ azero
la unua irana E-isto kiu edziĝis en E-a medio estis Azero kaj aktivadis ankaŭ en Kaŭkazio
En aliaj lingvoj
- La angla: Azerbaijani, Azeri
- La germana: Aserbaidschaner
- La itala: azerbaigiano (sost.), azero (sost.)
- La pola: Azer, Azerbejdżanin
- La rusa: азербайджанец