Vorto: azeno
-
Mezgranda neparhufulo el la sama genro kiel ĉevaloj kaj zebroj, kun longaj oreloj, uzata kiel ŝarĝ-, tir-, kaj rajd-besto (Equus asinus).
ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno
Abram havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn
Abraham leviĝis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si
ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris
Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno
unu el la plej mallarĝaj stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por bone ŝarĝita azeno
-
(figure) Obstina kaj stulta homo.
azen' al azeno riproĉas malsaĝon
forveturis azenido kaj revenis azeno
mi donacos al vi neordinaran azenon, kiu ne tiras veturilon, nek portas sakojn
En aliaj lingvoj
- La angla: ass
- La belorusa: асёл
- La bretona: azen
- La bulgara: магаре
- La ĉeĥa: osel, somár (nář. a expr., nadávka)
- La franca: âne
- La germana: Esel
- La hebrea: חמור
- La hispana: asno, burro
- La hungara: szamár
- La indonezia: keledai
- La itala: asino, somaro
- La japana: ロバ [ろば]
- La kataluna: ase, ruc, burro, somer
- La nederlanda: ezel
- La portugala: jumento, asno, burro
- La rusa: осёл
- La slovaka: osol, somár
- La sveda: åsna
- La turka: eşşek