Vorto: avio
-
Aviadilo.
supersona, subsona avio
ĉasavio, bombavio, skoltavio, ŝarĝavio
pasaĝeraj avioj
grandkapacitaj avioj
aviopiloto
aviokompanio
Irako ne plu estas grava temo, ne plu aperas bildoj de soldatoj kaj tankoj, de batal-avioj kaj bombofumo
ĉefa problemo de avioĥemia laboro estas la flanka forflugo de ĥemiaĵoj disŝprucigataj per laboranta agroavio
Rimarko: La uzado de «avio» lastatempe plioftiĝas, tamen «aviadilo» restas pli kutima kaj ĝenerala vorto; certe «avio» estas pli uzata ol la arkaikiĝinta «aeroplano».
En aliaj lingvoj
- Ido: aeroplano
- La angla: aircraft
- La belorusa: самалёт
- La bulgara: самолет
- La ĉeĥa: letadlo
- La franca: avion
- La germana: Flugzeug, Flugmaschine, Flugapparat
- La hispana: avión
- La hungara: repülőgép
- La itala: aeroplano
- La japana: 飛行機 [ひこうき]
- La kataluna: avió
- La nederlanda: vliegtuig
- La pola: samolot
- La rusa: самолёт
- La slovaka: lietadlo