Vorto: avara
-
Fetiĉisme ŝparema, pasie kolektanta havaĵojn kaj domaĝanta ĝin uzi.
Rimarko: Homo avara ofte estas avida, sed iuj estas avidaj (akiremaj) kaj malavaraj.
-
Egoisme ŝparema.
li estas malŝparema pri siaj kapricoj, sed tre avara kiam temas pri la publika bono
-
(figure) Tro ŝparema pri io.
avara je helpo, pri laŭdoj
En aliaj lingvoj
- La angla: avaricious, miserly, stingy, niggardly, greedy
- La belorusa: скупы, скнарлівы, прагны, хцівы
- La bretona: pizh (na foran ket), skragn
- La bulgara: скъпернически, стиснат
- La ĉeĥa: lakomý, lakotný
- La franca: avare (adj.)
- La germana: geizig
- La hispana: avaro
- La hungara: fösvény, fukar, szűkmarkú, kuporgató
- La itala: avaro
- La nederlanda: gierig
- La portugala: avarento
- La rusa: скупой
- La slovaka: lakomý