Vorto: atributo

  1. Eco, per kiu oni povas rekoni ion.

    • a. Esenca eco de objekto aŭ fenomeno, sen kiu ili estus io alia.

      • Kartezio agnoskis du atributojn: la etendon kiel atributon de la materio, kaj la pensadon kiel atributon de la animo

    • b. Regule agordebla aŭ konsultebla eco de komputada objekto en programo, operaciumo aŭ en datumbanko; ekzemple la longo de ĝia interna prezento; datumtipo, valoro (de variablo); longo, koloro, tiparo uzendaj por la ekstera prezento; la atingopermesoj de dosiero. propriedade,

    • c. Distingilo, insigno, emblemo de ia metio, korporacio, dio, uzata precipe en belartoj.

      • pesilo estas la atributo de la juĝpovo

      • rado kaj globo estas atributoj de Fortuno

En aliaj lingvoj

    • La angla: attribute
    • La belorusa: атрыбут
    • La bulgara: атрибут
    • La ĉeĥa: atribut, kontrolní nebo přídavný znak, symbol
    • La franca: attribut
    • La germana: Attribut
    • La hispana: atributo
    • La hungara: attribútum
    • La itala: attributo
    • La kataluna: atribut
    • La pola: atrybut
    • La rusa: атрибут
    • La slovaka: atribút, príznak, vlastnosť
        • a. La germana: charakteristisches Merkmal, wesentliche Eigenschaft, Attribut
        •     La portugala: atributo
        • b. La germana: Wahrzeichen, Sinnbild, Insignie, Symbol
        •     La itala: simbolo
        •     La portugala: atributo