Vorto: atingi

  1. Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan; ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion.

    • atingi la supron de la monto, la urbon

    • etendante la brakon, li atingis la pomon

    • la kuglo atingis lin ĝuste en la koro

    • pli malproksime ol ŝi povas atingi per sia rigardo

    • nur per unu paŝo li atingis la celpunkton

  2. Okupi spacon ĝis, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo.

    • la akvo ekstere atingis ĝis la fenestro

    • la tegmento atingis ĝis la tero

    • la inundo atingis tre vastan areon

    • la arbaro atingas ĝis la lago

    • la stango ne estis sufiĉe longa por atingi la fundon

    • atingi la vesperon de sia vivo

  3. (figure) Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan.

    • atingi grandecon, altecon, aĝon, altan prezon, gradon, mezuron

    • atingi rezultaton, efektiviĝon, sukceson, la konsenton de iu, profiton, rekompencon

    • oni ne povas kredi ĝis kia grado atingas la facileco de tiu lingvo

    • ilia nombro atingas certan ciferon

    • afabla vorto pli atingas ol forto

    • pro sia inteligento kaj ruzo li atingis la prezidantecon

    • fine mi atingis, ke li prenis la kvitancon

En aliaj lingvoj

    • La angla: attain, achieve (reach)
    • La belorusa: дасягаць, дамагчыся, дабіцца
    • La ĉeĥa: docílit, dosáhnout, zastihnout
    • La franca: atteindre
    • La germana: erreichen
    • La hispana: conseguir, lograr
    • La hungara: elér
    • La itala: conseguire, ottenere, raggiungere (ottenere)
    • La kataluna: atènyer, atrapar
    • La pola: sięgać, dosięgać
    • La rusa: достичь, достигнуть, добиться
    • La slovaka: docieliť, dosiahnuť, zasiahnuť
    • La kataluna: arribar
    • La pola: sięgać, dobiegać
    • La kataluna: aconseguir, guanyar, obtenir
    • La pola: uzyskiwać, sięgać, dosięgać, osiągać, dobiegać