Vorto: aspergi
-
(transitiva) Ŝprucigi sanktan fluaĵon sur ion aŭ iun.
aspergu ilin per akvo
buĉu la virŝafon, kaj prenu ĝian sangon kaj aspergu la altaron ĉirkaŭe
la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaŭ la Eternulo
forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro
la dio de dormo aspergis per sia sorĉa ŝprucigilo la pentraĵon, kaj tiam la birdoj sur ĝi komencis kanti
li aspergis per la freŝa akvo ŝian bruston kaj vizaĝon, ordonis al la malpura spirito eliri kaj faris super ŝi krucosignon
-
(transitiva) Delikate, pluvgutete surŝprucigi ion aŭ iun.
aspergi florojn
tiuj biskvitoj estas saturitaj per tre malvarmiĝinta kafo kaj aspergitaj per alkoholaĵo
En aliaj lingvoj
- La angla: asperse
- La belorusa: крапіць, акрапляць
- La ĉeĥa: kropit
- La franca: asperger (d'eau bénite)
- La germana: besprühen, bespränkeln
- La hispana: rociar
- La hungara: meghint (szentelt vízzel)
- La rusa: кропить, окроплять
- La slovaka: kropiť, pofŕkať, postrekovať
- La taja: พรมน้ำมนตร์
- La angla: spray, atomize, spritz
- La belorusa: апырскваць
- La franca: vaporiser (des gouttelettes), pulvériser (un liquide)
- La hungara: permetez (vízzel), locsol
- La itala: aspergere, nebulizzare
- La rusa: опрыскивать, обрызгивать