Vorto: asimili
-
(transitiva) Akcepti en sin kaj similigi al si.
a. Proprigi al sia korpo sorbitan substancon.
b. Alproprigi al sia spirito.
asimili ideon, novan metodon
c. Similigi al si, anigi al si fremdajn homgrupojn.
tre elokvente estas rakontita historio el la periodo, kiam oni penis perforte asimili la bulgarajn turkojn
ĉ. Adapti fremdaĵon al la sistemo de koncerna lingvo.
en teksto esperantlingva, «Parizo», «Petro» estas nomformoj asimilitaj , dum «Paris», «Pierre» estas la respondaj nomformoj neasimilitaj
en ofte uzataj terminoj estas oportune la propran nomon asimili
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: asimilovat, přijmout (ideu), přizpůsobit
- La franca: assimiler
- La itala: assimilare
- La slovaka: prispôsobiť
- a. La angla: to assimilate
- La belorusa: засвойваць
- La bulgara: асимилирам
- La germana: assimilieren
- La hispana: asimilar
- La rusa: усваивать, усвоить
- b. La angla: assimilate
- La belorusa: засвойваць
- La hispana: asimilar
- La rusa: усваивать, усвоить
- c. La angla: assimilate, acculturate
- La belorusa: асыміляваць
- La bulgara: асимилирам
- La germana: assimilieren
- La rusa: ассимилировать
- ĉ. La angla: to anglicize, calque, loanshift
- La belorusa: асыміляваць
- La rusa: ассимилировать