Vorto: arto

  1. Tuto de scioj kaj reguloj akirita per studo, uzebla por iuj rezultoj.

    • medicino, diplomatio, pedagogio, konstruado estas artoj

    • laŭ ĉiuj leĝoj de la arto

    • al la fiŝo ne instruu naĝarton

    • ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin

    • a. Belarto.

      • la arto estas imito, sed ne simpla kopio de la naturo

      • ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj, pri arto, literaturo kaj aliaj aferoj

    • b. Homa kreokapablo kontraste al la okazaĵoj de la naturo.

      • tiu haveno estas kreita de naturo kaj aranĝita de arto

  2. kapablo, talento

En aliaj lingvoj

    • La angla: art
    • La belorusa: мастацтва, майстэрства
    • La bulgara: изкуство
    • La ĉeĥa: kumšt, umění
    • La franca: art, technique, savoir-faire
    • La germana: Kunst
    • La greka: τέχνη
    • La hispana: arte
    • La hungara: művészet
    • La indonezia: seni
    • La itala: arte
    • La kataluna: art
    • La pola: sztuka, kunszt
    • La portugala: arte
    • La rumana: artă
    • La rusa: искусство
    • La slovaka: umenie
    • La sveda: konst
        • a. La pola: sztuka
        • b. La pola: sztuka, kunszt