Vorto: artikolo

  1. Determinilo, vorteto (aŭ, en iuj lingvoj, fleksiilo) uzata ĉe substantivo (aŭ ĉe noma adjektivo, prepozicio, frazaĵo) por ĝin determini.

    • la artikolo «la» estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj

    • en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga

    • apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo

    • difina artikolo

    • nedifina artikolo

    • nulartikolo

    • Rimarko: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.

    • Rimarko: En Esperanto nedifina artikolo ne ekzistas: sed por la uzado de ia nedifina artikolo vidu ĉe iu, unu, certa.

  2. Tekstopeco el pli granda tuto.

    • a. Relative negranda verko scienca, politika, kritika kaj tiel plu en gazeto, revuo, artikolaro, broŝuro.

      • en la artikolo «Esenco kaj Estonteco», kiun multaj el vi legis en la «Fundamenta Krestomatio», mi analizis tiun demandon detale

      • anonima artikolo

      • redakcia artikolo

    • b. Sekcio, ĉapitro aŭ paragrafo en leĝo, vortaro, kontrakto, rezolucio kaj tiel plu.

      • la artikolo estas dividaĵo meza inter ĉapitro kaj paragrafo

En aliaj lingvoj

    • La angla: article
    • La belorusa: артыкль
    • La bretona: ger-mell
    • La ĉeĥa: položka, stať, člen, článek
    • La franca: article
    • La germana: Artikel
    • La hispana: artículo
    • La itala: articolo
    • La kataluna: article
    • La nederlanda: artikel
    • La pola: artykuł
    • La portugala: artigo
    • La rumana: articol
    • La rusa: артикль
    • La slovaka: 1.člen, 2.článok (novin.)
    • La sveda: artikel
    • La belorusa: артыкул
    • La nederlanda: artikel
    • La pola: artykuł
    • La rumana: articol
    • La rusa: статья
    • La slovaka: článok
        • a. La bretona: pennad (skrid)
        •     La nederlanda: bijdrage, stuk
        • b. La bretona: mellad
    • La rusa: артикул