Vorto: artiko
-
Loko, kie kunligiĝas du ostoj aŭ membroj, tiel ke ili povas moviĝi unu rilate al alia.
piedartiko
la tendeno sur la artiko de la femuro
vertebra artiko
tordu miajn artikojn, se mi ne diras la veron
ricevis artriton en unu el la flugilartikoj
eleganta piedo, kies artiko estas volvita de blanka bandaĝo
-
Meĥanika kunligo de du pecoj, kiuj povas moviĝi ĉirkaŭ la punkto de kunligo.
unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso
En aliaj lingvoj
- La angla: joint, hinge
- La bretona: koubl, mell, kenvell
- La bulgara: става
- La ĉeĥa: kloub
- La franca: articulation
- La germana: Gelenk
- La hispana: articulación
- La hungara: csukló
- La itala: giuntura, articolazione
- La kataluna: articulació
- La pola: kolanko (BOT)
- La portugala: articulação
- La rusa: шарнир, колено, сочленение
- La slovaka: kĺb, kĺb, zhyb, článok
- La sveda: led
- La itala: giuntura, giunzione, giunto
- La pola: zawiasa, przegub