Vorto: artifiko
-
Arta farmaniero, kiu ŝajnas simpla, sed en efektivo lertas, iluzias, eĉ trompas.
artifiko de ĵonglisto
se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon kaj lernus la artifikojn de la mondo
Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj
multaj pastroj per lertaj artifikoj trompas la simplulojn
En aliaj lingvoj
- La angla: trick, artifice, con game
- La ĉeĥa: lest, pleticha, trik, úskok
- La franca: artifice, astuce, truc
- La germana: Trick, Kunstgriff, Kniff
- La hungara: fogás, furfang, trükk, fortély, cselfogás
- La itala: trucco, artificio, espediente
- La pola: sztuczka, fortel, kruczek (sposób), wybieg
- La portugala: artifício
- La rusa: трюк, уловка, ухищрение, приём
- La slovaka: fígeľ, mazanosť, prefíkanosť, úskok
- La taja: กลอุบาย, เล่ห์เหลี่ยม