Vorto: aro
-
Grupo, amaso.
aro da dehakitaj arboj
kiel ofte en krizaj situacioj, ne estas unu aŭ du kaŭzoj, sed aro da kialoj kiuj reciproke plifortigas sin
oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj
la popolaĉo estas kvazaŭ aro de bovoj
ĉi tiuj novaĵoj, kvazaŭ aro de birdoj disflugis
-
Kolekto da matematikaj objektoj, konsiderata kiel tuto.
la aro N enhavas ĉiujn pozitivajn entjerojn
la kolekto de ĉiuj aroj mem ne estas aro
la aron konsistantan el la du objektoj x kaj y oni signas per {x, y}, kaj la aron de ĉiuj objektoj verigantaj predikaton P per {x / P(x)}
Rimarko: Temas pri naiva difino de koncepto difinebla pli rigore nur kadre de arteorio. Bricard jam konas la nocion, sed nomas ĝin «amaso», kiu termino ne enradikiĝis. Aliloke li uzas «aro infinita da nombroj», supozeble sen ia faka intenco.
-
aro (100m²)
-
Komunuza mezurunuo de areo, uzata ĉefe por mezuri terenon, egala al cent kvadrataj metroj.
akreo imperia ‐ 40 aroj
En aliaj lingvoj
- La angla: set
- La ĉeĥa: houf, nastavení, sada, skupina, soubor, souhrn, soustava, série, řada
- La franca: ensemble, groupe, jeu (ensemble d'objets)
- La germana: Menge, Schar, Gruppe
- La hispana: colección, grupo
- La itala: insieme, gruppo
- La pola: zbiór, grupa
- La rusa: группа, совокупность, множество
- La slovaka: sada, súbor, sústava
- La franca: ensemble (math.)
- La germana: Menge
- La hispana: conjunto
- La itala: insieme (mat.)
- La pola: zbiór, mnogość
- La rusa: множество (мат.)
- La slovaka: množina
- La angla: are
- La belorusa: ар
- La bretona: ar (muzul)
- La bulgara: ар
- La ĉeĥa: houf, nastavení, sada, skupina, soubor, souhrn, soustava, série, řada
- La franca: are
- La germana: Ar
- La hispana: área (medida de superficie)
- La hungara: ár (területmérték)
- La indonezia: are
- La itala: ara (unità di misura)
- La persa: آر
- La rusa: ар
- La slovaka: ár, sada, súbor, sústava