Vorto: armi

  1. (transitiva) Provizi per rimedoj taŭgaj por batali respektive protekti sin.

    • sur la stratoj videblis armitaj soldatoj kaj policanoj

    • armi soldatojn per pafiloj

    • per falĉiloj armitaj kamparanoj

    • soldatoj armitaj ĝisdente

    • sin armi kontraŭ la tuta maro da mizeroj

  2. (transitiva) Plifortigi per diversaj rimedoj, subtrabaĵo, laŭcela ilo, kc.

    • konstruo el armita betono

    • per nearmita okulo

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: ozbrojit, vyzbrojit, zbrojit
    • La franca: armer
    • La germana: bewaffnen, rüsten, ausrüsten, wappnen
    • La hispana: armar (proveer con armas)
    • La hungara: felfegyverez
    • La itala: armare
    • La rusa: вооружать
    • La slovaka: ozbrojiť, ozbrojiť, vyzbrojiť
    • La belorusa: узбройваць
    • La germana: armieren, rüsten
    • La hispana: fortalecer
    • La hungara: megvasal (megerősít), megerősít (pl. vasalással)
    • La rusa: армировать