Vorto: arkeo

  1. La ŝipo konstruita de Noaĥo por savi el la diluvo sian familion kaj ĉiujn specojn de bestoj.

    • el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi, virbesto kaj virinbesto ili estu

    • la ŝipo ne estis aĉetita, ĝi staris, kovrita per tabulegoj, ĉe la bordo, kiel arkeo de Noa, kiu neniam iris sur la maron

    • mi vidis, kiel la rokoj supre en la nordaj landoj kun krakego falas, mi vidis, kiel ili naĝas sur glaciegoj, longe antaŭ ol estas konstruita la arkeo de Noa, mi vidis, kiel ili falas sur la fundon kaj denove leviĝas sur rifo, sur tiu, kiu elstariĝis el la akvo kaj diris: mia nomo estu Zelando

En aliaj lingvoj

    • La angla: (Noah's) ark
    • La belorusa: каўчэг
    • La ĉeĥa: archa, koráb
    • La franca: arche (de Noé)
    • La germana: Arche, Arche Noah
    • La hebrea: תיבת נוח
    • La hispana: arca (de Noé)
    • La hungara: Noé bárkája
    • La itala: arca di Noé
    • La kataluna: arca de Noè
    • La nederlanda: ark
    • La pola: arka
    • La rusa: ковчег
    • La slovaka: archa, archa (Noemova), koráb