Vorto: areo
-
Parto de la tera surfaco, kun difinitaj limoj aŭ difinita uzo.
la inundo kovris milhektaran areon
alteriĝa areo
tie estas parka areo, kie oni povas promeni
kulturata areo
-
a. Mezuro de surfaco.
la areo de rektangulo egalas al la produto de du el ĝiaj sinsekvaj lateroj
la areo de cirklo estas proporcia al la kvadrato de ĝia radiuso
b. None
-
Fizika grando, esprimanta la mezuron de surfaco.
la dimensioj de areo estas M0L2T0
la areo de la ĉambro estas 20 kvadrataj metroj
En aliaj lingvoj
- La angla: area
- La belorusa: плошча, прастора, паверхня, зона
- La franca: aire, superficie, surface (superficie)
- La germana: Fläche
- La hispana: área, superficie
- La hungara: terület, felület (területrész)
- La nederlanda: oppervlakte
- La pola: powierzchnia, areał, obszar
- La rusa: площадь, пространство, поверхность, зона, участок
- La slovaka: plocha
- a. La angla: area (of a surface)
- La germana: Flächeninhalt
- La nederlanda: oppervlakte
- La pola: pole powierzchni
- La rusa: площадь (поверхности)
- La pola: pole powierzchni