Vorto: ardi

  1. (netransitiva) Esti blanke varmega, brulegi.

    • fajro, fero ardas

  2. (netransitiva) (figure) Esti tre pasia, tre fervora, ekstreme viveca.

    • koro, okuloj ardas

    • febra volo ardas en liaj vejnoj

    • interna kolero, ĝojo ardis sur liaj vangoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: be ardent
    • La belorusa: палаць, палымнець
    • La ĉeĥa: planout, žhnout
    • La franca: être ardent, être incandescent
    • La germana: glühen
    • La hispana: arder
    • La hungara: izzik
    • La rusa: пылать
    • La slovaka: žiariť, planúť
    • La sveda: glöda