Vorto: arbusto
-
Ligna, daŭra planto, disbranĉiĝanta ĉe la bazo, sed pli malgranda ol arbedo.
kaprifolio, berberiso, rubuso, eriko estas arbustoj
kaj ili venos kaj sidiĝos ĉiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur ĉiuj arbustoj kaj sur ĉiuj pikarbetaĵoj
se ne tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon
En aliaj lingvoj
- La angla: bush, shrub, shrubbery
- La belorusa: куст, кустоўе, хмызьняк
- La ĉeĥa: keř
- La franca: arbuste
- La germana: (kleiner) Strauch, Zwergstrauch (rekta), Spalierstrauch (kuŝanta)
- La hispana: arbusto
- La hungara: bokor, cserje
- La nederlanda: struik
- La pola: krzew, krzak
- La portugala: arbusto
- La rumana: tufiş
- La rusa: куст, кустарник
- La slovaka: poloker