Vorto: arbo

  1. Ligna daŭra planto kun alta trunko supre disbranĉiĝanta.

    • antaŭ la domo staras arbo

    • altan arbon batas la fulmo

    • el post la arbo li estas bravulo

    • ne falas frukto malproksime de l' arbo

    • la arbo de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbo de sciado pri bono kaj malbono

    • en nia ĝardeneto kreskas almenaŭ 46 specioj da arboj, inkluzive de Gingko biloba

    • sur lia tombo kreskas arbo

    • japanaj sakuraj arboj portas siajn belajn florojn dum tro mallonga tempo

  2. Koneksa kaj sencikla grafeo.

    • grafeo estas arbo, se kaj nur se du ajnajn verticojn de ĝi ligas nur unu ĉeno

    • arbo kun n verticoj havas n-1 eĝojn

    • orientita arbo ne nepre havas radikon

  3. Finia aro, en kiu unu elementon oni rigardas radiko, kaj la ceteraj formas disajn arojn (nomatajn subarboj), ĉiu el kiuj mem estas arbo.

    • la grafeika terminaro pri la arboj estas ĉerpita el genealogio (praulo, posteulo, patro, ido, frato) kaj el botaniko (radiko, folio)

    • en grafeiko oni apartigas orientitajn, ordajn arbojn

    • senradika arbo , radikhava arbo

    • duuma arbo, B-arbo, derivarbo, serĉarbo

    • Rimarko: Oni ofte prezentas arbon per grafeo simila al genealogia arbo; tia grafeo povas esti alradika (ekz-e genealogia arbo prezentanta la praulojn de koncerna individuo) aŭ elradika (ekz-e genealogia arbo prezentanta la posteularon de koncerna individuo).

En aliaj lingvoj

    • La angla: tree
    • La belorusa: дрэва
    • La bretona: gwezenn
    • La bulgara: дърво
    • La ĉeĥa: strom
    • La franca: arbre
    • La germana: Baum
    • La greka: δέντρο
    • La hispana: árbol
    • La hungara: fa
    • La indonezia: pohon
    • La kataluna: arbre
    • La kurda: dar
    • La nederlanda: boom
    • La norvega: tre
    • La okcidentfrisa: beam
    • La okcitana: arbre
    • La persa: درخت
    • La pola: drzewo
    • La portugala: árvore
    • La rusa: дерево
    • La slovaka: strom
    • La slovena: drevo
    • La sveda: träd
    • La turka: ağaç
    • Latino: arbor
    • Tokipono: kasi
    • La franca: arbre (graphe)
    • La hispana: árbol, grafo
    • La persa: درخت
    • La pola: drzewo (graf)
    • La rusa: дерево (граф)