Vorto: araneo

  1. Iu el la ordo araneuloj.

    • malgranda araneo, kiun li ne povis vidi, ŝpinadis super li sian teksaĵon

    • abomena, kiel araneo

    • kiam iu ne havas tre sanan menson, oni diras, ke tiu havas araneon en la cerbo

  2. Genro el la familio araneedoj (Araneus), kun makuloj surdorse, kiuj aspektas ĉe kelkaj specioj krucforme.

En aliaj lingvoj

    • La angla: spider
    • La belorusa: павук
    • La bretona: kevnidenn
    • La bulgara: паяк
    • La ĉeĥa: pavouk
    • La franca: araignée
    • La germana: Spinne
    • La hebrea: עכביש
    • La hispana: araña
    • La hungara: pók
    • La indonezia: laba-laba
    • La nederlanda: spin
    • La pola: pająk
    • La portugala: aranha
    • La rumana: păianjen
    • La rusa: паук
    • La slovaka: pavúk
    • La sveda: spindel
    • La turka: örümcek
    • Tokipono: pipi
    • La germana: Radnetzspinne, Kreuzspinne