Vorto: aranĝi
-
(transitiva) Meti laŭ ĝusta ordo, ordigi oportune.
aranĝi ĉambron, liton
aranĝi librojn en biblioteko
la du armeoj sin aranĝis kontraŭ la komuna malamiko
kiel aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta?
ordaranĝi
vortaranĝo
-
(transitiva) Pretigi, organizi, prepari, prizorgi, okazigi.
aranĝi kongreson, feston, interkomunikiĝadon, belan akcepton
li venis tien ĉi nur por aranĝi disputojn
sin aranĝi komforte
En aliaj lingvoj
- La angla: arrange
- La belorusa: уладжваць, уладкоўваць, упарадкоўваць
- La franca: arranger, mettre en ordre, ranger
- La germana: anordnen, einrichten, ordnen, richten (ordnen), zurecht machen
- La hispana: ordenar, arreglar (una habitación), colocar (cosas en su sitio)
- La kataluna: adobar, arreglar
- La okcitana: adobar
- La portugala: arranjar, arrumar, ordenar
- La rusa: устроить, устраивать
- La franca: aménager, arranger, régler
- La germana: vorbereiten, organisieren, veranstalten
- La hispana: arreglar, preparar (dejar las cosas listas y en orden)
- La portugala: arranjar, preparar, organizar
- La slovaka: usporiadať