Vorto: arĝento

  1. Ĥemia elemento kun atomnumero 47, atompezo 107,868; brila blanka valora metalo.

    • homa okulo neniam satiĝas je arĝento kaj oro

    • vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento

    • kvarcent sikloj da arĝento, uzata en la komerco

    • parolo estas arĝento, oron similas silento

    • malgranda knabino per arĝentosona voĉo kantadis la plej ĉarmajn kantojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: silver
    • La belorusa: серабро, срэбра
    • La bretona: arc'hant
    • La bulgara: сребро
    • La franca: argent
    • La germana: Silber
    • La hispana: plata
    • La hungara: ezüst
    • La indonezia: perak
    • La itala: argento
    • La nederlanda: zilver
    • La pola: srebro
    • La portugala: prata
    • La rusa: серебро
    • La slovaka: striebro
    • La sveda: silver
    • La turka: gümüş
    • Latineca nomo: Argentum