Vorto: aprezi

  1. (transitiva) Ŝati, pozitive taksi la valoron aŭ gravecon de io, la kapablojn de iu; rigardi kiel atentindan, valoran, gravan aŭ multkapablan.

    • sed vi estis malfeliĉa, kaj mi oferis min, esperante ke iam vi aprezos mian oferon

    • dudek fojojn mian vivon, eĉ la honoron, mi metos sur la karton... sed mian liberon mi ne vendos. Kial mi tiel aprezas ĝin?

    • nur en tiu supera stato de l' memkono la homo povas aprezi la justecon de Dio

    • ni bezonas tiom da intelekto por toleri la mankojn de la aliuloj kiom necesas por aprezi iliajn bonkvalitojn

    • tiu multe pli aprecas la eksteran perfektecon de fruktoj: rondan formon, ruĝan koloron, saman grandecon

    • tiu tipo, kiu konversacias kun nekonatoj en la tramo – tiu tipo, kiun mi tiom aprecas ekzemple en Kopenhago

    • multaj ilustraĵoj el kodeksoj helpas la okulon apreci la verkon

    • ĝi estas speciale aprecinda pro la intereso de la temoj sociaj, politikaj, beletraj

    • Rimarko: PIV1 donas ambaŭ formojn, «aprezi» kaj «apreci», sed preferas la duan. Tio estas maloportuna pro la ŝajna sufikso «ec», precipe en la substantiva formo: kaj tio, kio ĉefe donas al la poemo de Thomson ĝian unikan kvaliton, estas samtempe tio, kio malhelpas pli vastan aprezon pri ĝi. PIV2 preferas «aprezi».

En aliaj lingvoj

    • Ido: apreciar, prizar
    • La angla: appreciate
    • La belorusa: цаніць, шанаваць
    • La ĉeĥa: hodnotit, ocenit, odhadnout
    • La franca: apprécier, gouter (apprécier)
    • La germana: würdigen, zu würdigen wissen, anerkennen, schätzen
    • La hispana: apreciar
    • La hungara: becsül, nagyra értékel
    • La nederlanda: waarderen, appreciëren
    • La persa: قدر دانستن, ارج نهادن
    • La pola: cenić (sobie), doceniać
    • La rusa: ценить, оценить
    • La slovaka: ceniť, hodnotiť, uznávať