Vorto: apreci
-
(transitiva) Ŝati, pozitive taksi la valoron aŭ gravecon de io, la kapablojn de iu; rigardi kiel atentindan, valoran, gravan aŭ multkapablan.
sed vi estis malfeliĉa, kaj mi oferis min, esperante ke iam vi aprezos mian oferon
dudek fojojn mian vivon, eĉ la honoron, mi metos sur la karton... sed mian liberon mi ne vendos. Kial mi tiel aprezas ĝin?
nur en tiu supera stato de l' memkono la homo povas aprezi la justecon de Dio
ni bezonas tiom da intelekto por toleri la mankojn de la aliuloj kiom necesas por aprezi iliajn bonkvalitojn
tiu multe pli aprecas la eksteran perfektecon de fruktoj: rondan formon, ruĝan koloron, saman grandecon
tiu tipo, kiu konversacias kun nekonatoj en la tramo – tiu tipo, kiun mi tiom aprecas ekzemple en Kopenhago
multaj ilustraĵoj el kodeksoj helpas la okulon apreci la verkon
ĝi estas speciale aprecinda pro la intereso de la temoj sociaj, politikaj, beletraj
Rimarko: PIV1 donas ambaŭ formojn, «aprezi» kaj «apreci», sed preferas la duan. Tio estas maloportuna pro la ŝajna sufikso «ec», precipe en la substantiva formo: kaj tio, kio ĉefe donas al la poemo de Thomson ĝian unikan kvaliton, estas samtempe tio, kio malhelpas pli vastan aprezon pri ĝi. PIV2 preferas «aprezi».
En aliaj lingvoj
- Ido: apreciar, prizar
- La angla: appreciate
- La belorusa: цаніць, шанаваць
- La ĉeĥa: hodnotit, ocenit, odhadnout
- La franca: apprécier, gouter (apprécier)
- La germana: würdigen, zu würdigen wissen, anerkennen, schätzen
- La hispana: apreciar
- La hungara: becsül, nagyra értékel
- La nederlanda: waarderen, appreciëren
- La persa: قدر دانستن, ارج نهادن
- La pola: cenić (sobie), doceniać
- La rusa: ценить, оценить
- La slovaka: ceniť, hodnotiť, uznávať