Vorto: apero

  1. Videbliĝo, ekmontriĝo.

    • ĝis la apero de la matenruĝo

    • de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj

    • post la apero de homo sur la tero

    • mortinto scias kian timegon kaŭzus al ni lia apero

    • la loko de la unua apero de la viruso

    • misteraj aperoj de la sankta virgulino Maria

  2. Prezento, publikigo, surmerkatigo.

    • la apero de tiu karteta sistemo celis solvi problemon kun rapida staplomemoro sidanta ĉe la ĉefkarto

    • artikoloj en nia magazino estas verkitaj minimume unu monaton antaŭ apero

    • ĉiuj ankoraŭ aperontaj numeroj de tiu ĉi jaro

    • la unua apero de la dramo en Esperanto

  3. Fenomeno.

    • reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura

    • ni en ĉia lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed... vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo

  4. Nomo, signo, simbolo, vorto aŭ frazo konsiderata kun la loko en kiu ĝi aperas.

    • la redaktilo trovis 100 aperojn de la variablo x en la programo

    • difina, aplika apero de variablonomo en programo

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: nabytí vědomí po anestezii, objevení se, vynoření
    • La germana: Erscheinen
    • La slovaka: úkaz, objavenie sa, vynorenie
    • La franca: phénomène
    • La hungara: jelenség
    • La pola: zjawisko
    • La rusa: явление, феномен
    • La angla: occurrence, appearance, instance
    • La franca: occurrence
    • La hungara: előfordulás
    • La pola: wystąpienie
    • La rusa: вхождение
    • La slovaka: výskyt