Vorto: aperi

  1. (netransitiva) Sin vidigi, ekmontriĝi, fariĝi videbla.

    • la unuaj floroj aperas en la ĝardeno

    • en la pordo de l' ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo

    • tempo toleras, sed vero aperas

    • ne voku diablon, ĉar li povas aperi

    • jen la Morto aperis ĉe lia lito

    • post silenta tempo aperos revigliĝo

    • en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti

    • tiu ĉi neceseco aperas nur tre malofte

    • Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa

    • nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de registaro

    • iufoje en la kapo de iu samideano aperas la sekvanta demando

    • se aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron, tiam kiu havas la rajton ilin solvi?

  2. (netransitiva) Sin montri ia aŭ tia, ŝajni.

    • aperi senkulpa

    • kiam li ekvidis la altajn montojn, la mondo denove aperis al li pli granda

    • vi ne aperu mensoganto

    • miaj rimedoj de solvo aperos eble kiel tro simplaj

    • Esperanto vere aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia

    • kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos la reciproka envio de la popoloj

    • tiu ŝanĝo devas aperi kiel tute ne akceptebla

  3. (netransitiva) Esti publikigata (pri libroj, gazetoj).

    • la revuo aperas ĉiumonate

    • la revuo Progreso daŭre aperas ekde 1908

    • regule aperas gazetaraj komunikoj de UEA

  4. (netransitiva) Sin prezenti ie.

    • en kia granda nombro ili aperis por deziri al ni bonvenon

    • aperante antaŭ vi kiel tradicia malfermanto de niaj kongresoj

    • jam la trian fojon vi aperas antaŭ la tribunalo!

En aliaj lingvoj

    • La angla: appear
    • La belorusa: з'явіцца
    • La bretona: dont war wel
    • La ĉeĥa: objevit se, vyjít (kniha, periodikum)
    • La franca: apparaître, se montrer, se faire jour
    • La germana: erscheinen
    • La hispana: aparecer
    • La hungara: megjelenik
    • La itala: apparire, mostrarsi
    • La malaja: menjemal
    • La pola: pojawiać się, zjawiać się, pokazać się
    • La portugala: aparecer
    • La rusa: появляться, являться, объявляться
    • La slovaka: objaviť sa, vyjsť (kniha, časopis), zjaviť sa
    • Tokipono: kama
    • La bretona: seblantout, hañvalout
    • La franca: apparaître, paraître, sembler
    • La hispana: parecer
    • La hungara: tűnik, látszik
    • La pola: jawić się
    • La slovaka: javiť sa
    • La bretona: dont er-maez (levrioù)
    • La franca: paraître, être publié
    • La hispana: aparecer
    • La hungara: megjelenik (kiadvány), kiadják
    • La pola: ukazać się, pokazać się
    • La bretona: en em gavout
    • La franca: paraître, se présenter
    • La hispana: aparecer