Vorto: aparta
-
Malkuna, disigita de, malkomuna.
sendi dokumentojn sub aparta koverto
mendi du apartajn ĉambrojn en hotelo
al ĉiu sanktulo apartan kandelon
ni protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj volas ŝanĝi Esperanton
por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton
amikeco aparte, ofico aparte
en Esperanto la vortoj estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunmetitaj sed uzataj aparte
ellerni unu saman akcenton por ĉiuj vortoj estas multe pli facile ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton
apartlingvaj kaj apartmoraj gentoj
-
Speciala, neordinara.
mi legis vian leteron kun aparta intereso
esprimo akceptita en aparta senco
Rimarko: Pri sinonimoj vidu sub speciala.
En aliaj lingvoj
- La angla: apart
- La belorusa: асобны
- La ĉeĥa: extra, extrovní, oddělený, samostatný, zvláštní
- La franca: distinct, séparé
- La germana: gesondert, getrennt, separat
- La hispana: aparte, separado
- La indonezia: spesial
- La itala: a parte, speciale
- La portugala: separado
- La rusa: отдельный
- La slovaka: osobitný, zvláštny
- La angla: particular
- La belorusa: асаблівы
- La franca: particulier, à part, spécial
- La germana: besonders (adj.), von [ganz] eigener Art
- La hispana: especial, particular (no común)
- La rusa: особый