Vorto: aparato
-
Kunaĵo de objektoj aŭ instrumentoj servanta por plenumi ion.
telegrafa aparato
radioaparato
elektraj aparatoj mankas en la kamparo
aŭtomata disdona aparato
aparato por distili vinon
kiam oni posedis familie nur unu telefonon, la aparato troviĝis en komuna ĉambro
a. Aro da oficaj organizoj por plenumi socian aŭ societan funkcion.
la ŝtataj administraj aparatoj
la polica aparato
devus formiĝi tiaspeca reguliga aparato, kiu ebligus la ekonomian disvolviĝon, sed samtempe limigus ties negativajn manifestiĝojn
mi ankaŭ opinias, ke estus tute maltrafe apliki la taktikon de politika partio en SAT... nia organizo devas esti aparato, kiun ĉiuj samcelanoj uzu por la profito de sia partio aŭ sindikato
b. Organaro.
la digesta aparato
pens- kaj sentaparato
-
Kromteksto (notoj, bibliografio kaj tiel plu) en scienca libro.
la kritika aparato de Eneado
En aliaj lingvoj
- La angla: apparatus, machine
- La belorusa: апарат
- La ĉeĥa: aparát, přístroj, zařízení
- La franca: appareil
- La germana: Apparat (bibliogr.)
- La hispana: aparato
- La hungara: készülék, szerkezet, eszköz
- La itala: apparato
- La okcitana: aparelh
- La rusa: аппарат
- La slovaka: prístroj, zariadenie
- a. La germana: Apparat (polit.)
- La hungara: apparátus, hivatali gépezet
- La kataluna: aparell, aparat
- b. La angla: system
- La hungara: szervrendszer
- La kataluna: aparell, sistema
- La hungara: apparátus
- La kataluna: aparat
- La malaja: alat