Vorto: anteno

  1. Palpaj fadenformaj organoj troviĝantaj sur la kapo de multaj insektoj kaj krustuloj.

    • insekto brile nigra-blanka kun longaj striitaj antenoj

  2. Longa kaj fleksebla stango, kiun oni fiksas al mezo aŭ supro de masto por teni triangulan velon.

  3. Konduko, plej ofte el drato, por disradiadi la ondojn de radioelektra sendstacio aŭ por kaptadi la ondojn de aliaj radiostacioj.

    • oni nuntempe povas ricevi ankaŭ per anteno la turkan stacion rekte de satelito

En aliaj lingvoj

    • La angla: antenna, feeler
    • La belorusa: антэна, вусік
    • La ĉeĥa: tykadlo hmyzu
    • La franca: antenne
    • La germana: Fühler
    • La hebrea: מחוש
    • La hispana: antena
    • La hungara: csáp, tapogató
    • La itala: antenna
    • La pola: czułek
    • La rusa: антенна, сяжок, усик
    • La slovaka: tykadlo hmyzu
    • La sveda: antenn
    • La germana: Rahe
    • La hungara: vitorlarúd, árbocrúd
    • La rusa: рей, рея
    • La slovaka: rahno
    • La angla: antenna, aerial
    • La belorusa: антэна
    • La germana: Antenne
    • La hebrea: משושה, אנטנה
    • La hispana: antena
    • La hungara: antenna
    • La itala: antenna
    • La pola: antena
    • La rusa: антенна
    • La slovaka: anténa
    • La sveda: antenn