Vorto: antaŭsigno

  1. Signo anoncanta ion anticipe.

    • kiam plenumiĝos super vi ĉi tiuj antaŭsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, ĉar Dio estas kun vi

    • ĉar ŝi havis tutan manon plena de rozoj, ŝi donis al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajnis al li bona antaŭsigno

    • li nenion diris, li ne plendis, kaj tio estas malbona antaŭsigno

    • antaŭsigno de la morto

    • bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, sonĝojn kaj antaŭsignojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: foreshadower
    • La belorusa: знак, прадвесьце, прыкмета
    • La franca: signe avant-coureur, présage (signe avant-coureur)
    • La germana: Vorzeichen
    • La hungara: előjel
    • La rusa: знак, предзнаменование, примета