Vorto: antaŭ
-
Prepozicio montranta.
Rimarko: Pri uzo de antaŭ kun akuzativo, vidu al antaŭ, antaŭ...-n.
Rimarko: Por eviti konfuzon inter la tempa kaj loka sencoj de antaŭ oni povas uzi la pli precizajn formojn iam antaŭ aŭ pli frue ol pri tempo kaj ie antaŭ pri loko, aŭ uzi en la tempa senco antaŭ ol eĉ kun substantivo, supozante neesprimitan verbon: li venis antaŭ ol mi; vi cedos antaŭ ol mi. Sekvate de akuzativo, antaŭ povas havi nur lokan sencon.
-
Lokon pli proksiman rilate al tiu, kiu rigardas, aŭ lokon, al kiu rigardas la ĉefa flanko de la objekto, la fronto de io.
antaŭ la domo staras arbo
se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
oni metis antaŭ mi manĝilaron
iru antaŭ mi, jen mi venas post vi
li montris rekten antaŭ si
subite li ekvidis la abismon antaŭ siaj piedoj
antaŭ ni sin etendis la senlima maro
-
Lokon, rigardatan de iu (kontraŭvizaĝe de, sub la okuloj de, en ĉeesto de).
paroli antaŭ la publiko
kliniĝi antaŭ iu
cedi, humiliĝi, tremi, timi antaŭ iu
respekto, timo antaŭ iu
kaŝi ion, nenion antaŭ iu
malkovri antaŭ iu sian koron
-
Tempon pli fruan ol alia (pli baldaŭ ol).
la kunveno finiĝis antaŭ la deka
antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon
antaŭ nelonge , antaŭ ne longe
ne laŭdu la tagon antaŭ vespero , oni devas pagi antaŭ la fino de la monato
atendu min, se vi alvenos antaŭ mi
antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon
jam antaŭ du jaroj li mortis
antaŭ ol foriri
antaŭ ol mi foriros
-
Rangon pli altan ol alia.
mi ŝatas vin antaŭ li
la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük falas al ĉiuj en la okulojn
antaŭ ĉio silenti
En aliaj lingvoj
- La belorusa: перад
- La bulgara: пред, преди
- La franca: à, devant (prép.), avant (prép.)
- La germana: vor
- La hispana: delante de, delante, ante
- La hungara: előtt
- La nederlanda: voor (vóór)
- La rumana: dinainte de, în faţa, înainte
- La rusa: перед (предлог)
- La slovaka: pred
- La angla: in front of
- La hispana: ante
- La indonezia: di depan
- La norvega: foran
- La pola: przed
- Volapuko: bif
- La angla: in front of, before
- La hispana: ante, en frente de, de cara a
- La indonezia: di depan
- La norvega: foran
- La pola: przed
- Volapuko: bif
- La angla: before
- La germana: bevor, ehe
- La hispana: antes de, anteriormente a, con anterioridad a
- La indonezia: [belum] sebelum
- La norvega: før, for... siden
- La pola: przed
- Volapuko: büf
- La angla: over
- La hispana: antes que a, delante de
- La norvega: fremfor