Vorto: anstataŭ

  1. Prepozicio signifanta: en la loko de, en la rolo de, en la funkcio de.

    • anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo

    • ne servas larmo anstataŭ armo

    • Rimarko: Z klarigas, ke «kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ «anstataŭ» per si mem postulas ĉiam la nominativon: se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post «anstataŭ» la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon, la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pro tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato».

  2. Konjunkcio samsenca kiel anstataŭ, aplikebla al diversaj parolelementoj aŭ propozicioj, kaj ebliganta konservi la kazon por pli precize indiki, kiu aŭ kio estas anstataŭata.

    • vi dormas anstataŭ labori

    • Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon

    • vi satiĝis per honto anstataŭ per honoro

    • neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj

    • ĉiun, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj

    • la malpli pezaj taskoj devos esti donataj al la virinoj anstataŭ al la viroj

    • anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon

En aliaj lingvoj

    • La angla: instead of, in lieu of, in place of
    • La belorusa: замест
    • La bulgara: вместо
    • La ĉeĥa: namísto
    • La franca: au lieu de
    • La germana: statt
    • La hispana: en lugar de, en vez de
    • La hungara: helyett, helyébe
    • La itala: invece di, al posto di
    • La kataluna: en lloc de, en comptes de
    • La nederlanda: in plaats van
    • La okcitana: al lòc de, allòc de
    • La pola: zamiast, w zamian, w zastępstwie, w miejsce
    • La portugala: em vez de (prep.), em lugar de (prep.)
    • La rusa: вместо
    • La slovaka: namiesto
    • La sveda: istället för