Vorto: ansero

  1. Genroj el la familio anasedoj (Anser, Branta k.a.).

    • celi anseron, trafi aeron

    • ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron

    • pif, paf! eksonis subite krakoj, kaj ambaŭ sovaĝaj anseroj falis senvive en la kanaron, kaj la akvo fariĝis ruĝa de sango

  2. Kortobirdo, deveninta de la specio Anser anser.

    • fordoni anseron, por ricevi paseron

    • plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj

    • ili faris la interŝanĝon: la ŝosea impostisto ricevis la anseron, kaj la vilaĝano la kokinon

  3. (figure) Malsaĝa homo.

    • malsaĝa ansero, diris la krimulino, la truo estas granda, mi mem povus eniri, kaj ŝi metis la kapon en la fornon

    • nur gardu vian langon, vi impertinenta ansero

En aliaj lingvoj

    • La angla: goose
    • La belorusa: гусь
    • La bretona: gwaz (evn)
    • La ĉeĥa: husa
    • La franca: oie
    • La germana: Gans (dumme)
    • La hebrea: אווז
    • La hispana: ganso
    • La hungara: liba
    • La indonezia: angsa
    • La itala: oca
    • La nederlanda: gans
    • La norvega: gås
    • La pola: gęś
    • La portugala: ganso
    • La rusa: гусь
    • La slovaka: hus
    • La angla: goose
    • La germana: Gans
    • La hebrea: אווז אפור
    • La hungara: liba
    • La indonezia: angsa
    • La pola: gęś
    • La rusa: гусь
    • La rusa: гусак