Vorto: anonctabulo
-
Tabulo, sur kiun oni povas meti skribitajn, publike videblajn anoncojn.
anonctabulo por serĉi samĉambranojn, se oni volas mendi lokon en du- kaj plimultloka ĉambro
alveninte en la prizono, ni ĉiuj rapidis al la anonctabulo
litovaj gazetoj kaj anonctabuloj plenas je diversaj laborofertoj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: дошка аб’яваў
- La ĉeĥa: oznamovací tabule
- La franca: tableau d'affichage
- La germana: Anzeigenbrett, Schwarzes Brett, Wandzeitung, Pinnwand
- La hungara: hirdetőtábla
- La indonezia: papan pengumuman
- La kataluna: panell publicitari, cartell
- La nederlanda: mededelingenbord, ad valvas
- La pola: tablica ogłoszeń, tablo
- La portugala: quadro de anúncios
- La rusa: доска объявлений
- La slovaka: oznamovacia tabuľa