Vorto: anizo
-
Frukto de anizujo, uzata kiel spico kaj por fabriki likvorojn.
vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino
ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron
pro la gusto ĉiu urbo havis sian preferon rilate proprajn herbomiksaĵojn aŭ «grion» (en kiu enestis i.a. miriko, rosmareno, koriandro, junipero, cinamo, anizo, kariofilo, salvio, laŭro)
En aliaj lingvoj
- La angla: anise
- La belorusa: аніс (плод)
- La bulgara: анасон
- La ĉeĥa: anýz (strom)
- La franca: anis
- La germana: Anis
- La hispana: anís
- La hungara: ánizs
- La nederlanda: anijs
- La persa: رازیانهٔ رومی, انیسون
- La portugala: anis
- La rusa: анис
- La slovaka: aníz (plod), aníz (rastlina, semená)
- La sveda: anis