Vorto: animo
-
Spirita, viviga principo de homo, laŭ iuj doktrinoj eterna.
la korpo estas morta, la animo estas senmorta
oni ofte kontraŭmetas la nemateriecon de la animo al la materieco de la korpo
eligi sian animon
preĝi por la animo de iu
vagi kiel turmentata animo
fordoni sian animon al la diablo
lia animo forkuris en la pinton de la piedo
ili vivas per unu animo en du korpoj intima, fido
-
Senta kaj pasia parto de homo, tuto de liaj moralaj ecoj, bonaj aŭ malbonaj, kontraste al la intelekto.
nobla animo
sonoj ne aŭdeblaj, sed senteblaj por ĉiu animo sentema
staras antaŭ miaj animaj okuloj
kanti per sia tuta animo
Tolstoj estis pli ĝuste granda animo ol granda intelekto
-
(figure) Ĉefinstiganto.
li estas la animo de la ribelo, de la entrepreno
-
menso, psiko, spirito.
En aliaj lingvoj
- La angla: soul
- La belorusa: душа, дух
- La bulgara: душа
- La ĉeĥa: anima, duše
- La franca: âme
- La germana: Seele
- La hebrea: נשמה
- La hispana: alma
- La hungara: lélek
- La itala: anima
- La kataluna: ànima
- La nederlanda: ziel
- La pola: dusza
- La portugala: alma
- La rumana: duhul
- La rusa: душа
- La slovaka: duša
- Tokipono: kon
- La angla: spirit
- La hebrea: רוח
- La itala: animo
- La pola: dusza
- La rumana: duhul
- La angla: spirit
- La hebrea: רוח
- La itala: anima (fig.)
- La pola: dusza
- La rumana: duhul