Vorto: animalo
-
Vivulo, t.e. vivaĵo sin nutranta per organika materialo kaj kies ĉeloj ne estas fortikigitaj per celulozo. Plejparte animaloj kapablas senti kaj sin movi.
eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko, kiam la praulo de l' homo ne estis ankoraŭ animalo socia kaj vivis izole en sia kaverno
nun imagu ke malantaŭ la muro homoj portadas ĉiajn objektojn kaj figurojn de homoj kaj aliaj animaloj, faritajn el ŝtono kaj ligno kaj ĉia materialo
la nomaro de animaloj kaj vegetaĵoj
-
= besto, bruto.
ŝi rapide respondis al ĵurnalistoj, ke ŝi amas la animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn, la ĉinĉilojn, la mustelojn aŭ vizonojn cetere breditajn de la homoj
En aliaj lingvoj
- La angla: animal
- La belorusa: жывёліна
- La ĉeĥa: animal, zvíře, živočich
- La franca: animal (subst.)
- La germana: Tier
- La hispana: animal
- La hungara: állat (ember is)
- La indonezia: binatang, hewan
- La itala: animale
- La malaja: binatang, haiwan
- La nederlanda: dier (incl.mens)
- La rusa: животное
- La slovaka: živočích, zviera
- La turka: hayvan