Vorto: angulo

    • Rimarko: La nocio «angulo» estas eble unu el la plej multformaj en matematiko, celanta iamaniere karakterizi la komunan «kliniĝon» de du sin sekcantaj linioj (ne nur rektaj, ne nur ebenaj), do ne eblis ĉi tie detale prezenti ĉiujn facetojn de la nocio. La unua senco rilatas al la tradicia prezento de angulo kiel figuro. La dua provas konservi el la unua nur la esencajn trajtojn, en maniero simila al tiu, kiun oni uzis por transiri de la tradicia vektoro al la moderna dupunkto. La tria senco prezentas angulon kiel nombron, iel rilatan al la longo de arko. Fine ni menciu, ke iuj modernaj prezentoj de la nocio ne hezitas identigi angulojn kun ebenaj rotacioj.

    • a. Ebena surfaco, kiun limas du duonrektoj kun komuna origino.

    • b. Paro de duonrektoj (ĝiaj lateroj) kun komuna origino (ĝia vertico).

    • c. None

    • ĉ. Mezuro de angulo.

      • angulo de rotacio

      • la sumo de la anguloj de triangulo egalas al du ortoj

      • ebena angulo esprimiĝas kiel rilato de la arko, kiun ĝi detranĉas sur cirklo kun centro en ĝia vertico, al la radiuso de tiu cirklo

      • solida angulo esprimiĝas kiel rilato de la surfaco, kiun ĝi detranĉas sur sfero kun centro en ĝia vertico al la kavadrato de la radiuso de tiu sfero

  1. Nefermita spaco limigita de du aŭ kelkaj sin reciproke renkontantaj surfacoj.

    • la veturilo turnis angulen

  2. (figure) Malvasta, malofte vizitata aŭ rigardata loko.

    • en malproksima angulo sur la kamparo vivis iam..

  3. Nedifinita loko.

    • la kvar anguloj de la tero

En aliaj lingvoj

    • La angla: angle
    • La belorusa: вугал, кут, рог
    • La ĉeĥa: úhel, amplituda, kout, polární úhel, roh
    • La franca: angle, coin
    • La germana: Ecke, Winkel
    • La hispana: ángulo
    • La hungara: szög
    • La indonezia: sudut
    • La itala: angolo
    • La kataluna: angle
    • La nederlanda: hoek
    • La okcitana: angle
    • La pola: kąt
    • La portugala: ângulo, canto
    • La rumana: colţ, unghi
    • La rusa: угол
    • La slovaka: 1.kút, 2.cíp (látky), 3.roh (šport), 4.uhol (geom.), uhol
        • a. La pola: miara kąta, kąt
    • La hispana: esquina
    • La hungara: sarok, szöglet
    • La kataluna: cantonada
    • La okcitana: caire, cantonada
    • La hispana: rincón
    • La hungara: zug
    • La kataluna: racó
    • La okcitana: canton
    • La pola: narożnik
    • La slovaka: kút
    • La hungara: sarok