Vorto: anglo

  1. Loĝanto de Anglujo.

    • la jura konsilisto, kiu havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801, bonege subtenis la insultadon kontraŭ la angloj

    • en la ĉambro troviĝis multe da fremduloj, ĉevalkomercistoj, bovkomercistoj kaj ankaŭ du angloj, kaj ĉi tiuj ĉiuj estas tiel riĉaj ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da oraj moneroj

    • oni parolis pri la najbaroj, la Angloj kaj Skotoj

  2. Homo kun angla nacieco.

    • tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo

    • hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo sur Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj

En aliaj lingvoj

    • Ido: Angliano, Anglo
    • La angla: English person, Englishman, Englishwoman
    • La belorusa: англічанін, ангелец
    • La bretona: Saoz
    • La bulgara: англичанин
    • La ĉeĥa: Angličan
    • La franca: Anglais (subst.)
    • La germana: Engländer
    • La hispana: inglés
    • La hungara: angol
    • La kataluna: anglés (subst.)
    • La nederlanda: Engelsman
    • La pola: Anglik
    • La portugala: inglês
    • La rusa: англичанин
    • La slovaka: Angličan
    • La sveda: engelsman
    • Tokipono: jan pi ma Inli
    • Volapuko: Linglänan
    • La germana: Engländer, Angelsachse